in collaborazione con:
Esperanto-Ligo Filatelista
(ELF/AREK)

indekso de artikoloj

L'articolo in italiano


pagina iniziale le rubriche storia postale filatelia
Ludoviko Lazaro Zamenhof,
la kreinto de Esperanto
Alessandro Bellucci

Ludwik Lejzer Zamenhof naskiĝis la 15-an de decembro 1859 en la urbo Bjalistoko, tiam en la Rusa Imperio, nun en Pollando, de familio de juda origino.

Pollando 1959 Pollando 2019, Bialystok


La patro estis lingva instruisto kaj parolis kun sia filo en la rusa. Kun sia patrino, dommastrino, li parolis en la jida. Ekde infanaĝo, Ludoviko montris amon al lingvoj. Dum sian vivon li studis ĉirkaŭ ok aliajn lingvojn.

Rusio 2007, rusa lingvo Israelo 2002, jida lingvo


En Bjalistoko vivis homoj de diversaj etnoj ne ĉiam laŭ paca maniero. Ĉi tiu fakto ege influis la junan Zamenhof, do la ideo pri neŭtrala lingvo ekprenis lin forte. En 1873 la familio translokiĝis al Varsovio en la juda geto, kie la patro de Ludovico komencis instrui la germanan en la gimnazio, sed eĉ tie Ludovico renkontis la samajn kontrastojn inter la malsamaj etnoj kaj komencis sperti fortan kontraŭjudismon.

 

Pollando 1981, Varsavio en 1618 Pollando 1983, Varsavia geto


Dum la studadon ĉe la klasika gimnazio en Varsovio, Zamenhof komencis trakti la kreon de komuna lingvo, kiu ne apartenis al iu ajn popolo. Li tiam komencis longan preparan periodon, kiu permesis al li plibonigi la komencan projekton.

En 1879, Ludoviko veturis al Moskvo por studi en la universitato ĉe la medicina fakultato. Poste li daŭrigis siajn studojn en Varsovio kie li diplomiĝis kaj specialiĝis pri oftalmologio.

 

Sovietunio 1955, Moskva Universitato Italia 1986, Oftalmologio


La 26an de julio 1887 aperis la unua manlibro, en rusa lingvo, de "Internacia Lingvo" de D-ro Esperanto, nun nomata Esperanto, baldaŭ sekvis ankaŭ en la pola, germana, franca kaj angla traduko.

 

 

La unua libro Esperanto Germana Demokratia Respubliko 1988
Libro por germanoj


De tiu momento li tradukis kaj verkis multajn tekstojn kaj komencis gravan korespondadon kun la unuaj esperantistoj. En 1905 en Francio okazis la unua Universala Kongreso en la urbo Bulonjo ĉe Maro.

Cartolina - 1° Congresso Esperantista a Boulogne sur Mer


La 14an de aprilo 1917 mortis Zamenhof.

 

Hungario 1957, 40° datreveno de la morto Pollando 1967, 50° datreveno de la morto


Alessandro Bellucci
21-02-2021