kunlabore kun:
Esperanto-Ligo Filatelista
(ELF/AREK)

indekso de artikoloj

L'articolo in italiano


pagina iniziale le rubriche storia postale filatelia
La lingva problemo
Alessandro Bellucci

En la mondo ekzistas miloj da lingvoj kaj dialektoj kun malsamaj niveloj de disvastigo, ofte malfaciligantaj rilatojn interhomajn. Ĉi tiu situacio reprezentas, en la kristana mondo, per Babela Turo sinonimon de lingva ĥaoso, kiel dia kondamno.

Belgio 1982


Laŭlonge de la jarcentoj, multaj filozofoj kaj lingvaj fakuloj reliefigis la problemon proponante pli-malpli sukcesajn lingvojn.

Hispanio 1998 Ukrainio 2020

Inter la unuaj Platono kaj Galeno: la unua vaste priparolis pri la problemo, la dua eĉ proponis propran lingvon, bazitan sur signoj.

En la mezepoko estis Hildegard von Bingen (1098-1139) kiu kreis la unuan artefaritan lingvon, konatan kiel la "Nekonata Lingvo", unu el siaj sennombraj interesoj en la plej diversaj kampoj de homa scio. Ĉi tiu benediktana monaĥino estis profeto, herbo- kaj natursciencisto, kosmologo, filozofo, poeto, muzikisto ktp.

La 28 signoj de la “Nekonata Lingvo”
Germanio 1979


Tamen ĝuste ekde la 17a jarcento komenciĝis serioza intereso pri la lingva problemo. Francis Bacon, (1561-1626) angla filozofo, kaj René Descartes (latine Renatus Descartes), (1596-1650) filozofo, matematikisto kaj unu el la fondintoj de moderna scienco (kune kun F. Bacon kaj G. Galilei) interesiĝis pri lingva interkomunikado, sugestante konstrui artefaritan lingvon, kiu - superante la limojn truditajn de la Babela Turo - povus stimuli universalan pacon ...

Novlando 1910 Francio 1937


Siavice Giovanni Comenius - Jan Amos Komenský (1646-1716) filozofo kaj pedagogo, aŭspiciis, ke “... kiu ajn deziros, povos vojaĝi al iu ajn lando kaj regiono de la mondo, sciante, ke li komprenos ĉiujn kaj ke ĉiuj komprenos lin” per lia universala lingvo, kaj Gottfried W. Leibniz (1646-1716), filozofo kaj matematikisto, pliprofundigis la temon, eĉ prezentante konkretajn proponojn.

               Germanio 1970
Albanio 1996


En la sekvontaj jarcentoj aperos multaj “artefaritaj” lingvoj, plej ofte malfacile uzeblaj, ĝis surscenejiĝis Volapuko, helplingvo kreita inter 1879 kaj 1880 de Johann Martin Schleyer, germana pastro, asertinta esti vokita de Dio, en sonĝo, por elpensi internacian lingvon. Tiutempe estis granda la deziro pri internacia komunikado, pro tio Volapuko ekhavis sufiĉe bonan sukceson.

Glumarkoj sur Honkonga poŝtkarto 1897


La malfacilaĵoj en la lernado tamen fariĝis granda malhelpo por tiuj, kiuj deziris lerni ĝin. Ankaŭ Lazaro Ludoviko Zamenhof interesiĝis pri Volapuko, antaŭ ol publikigi Esperanton, sed tiu lingva projekto influis lin ĉefe rilate la redaktadon de la vortoj kaj parte ankaŭ de la gramatiko.

Estas interese rimarki, ke kiam Esperanto aperis en 1887, multaj volapukistoj forlasis sian lingvon, por alproksimiĝi al ĉi tiu nova idiomo.

Poste estis kreitaj aliaj lingvoj, kiuj ofte rezultis el revizioj de Esperanto: inter tiuj memorendas IDO kaj Interlingua.

Germanio 1923
Francio 1998


En la lastaj jardekoj ofte “eksterteraj” lingvoj estis elfaritaj por sciencfikciaj filmoj, kiuj sukcesis ankaŭ sur la Tero: ekzemplo estas la klingona lingvo de la serio Star Trek, kiun eblas lerni ankaŭ per kursoj.

Kanado 2016
Tutaĵa koverto eldonita de la Ĉina Popola Respubliko
okaze de la 71-a Universala Kongreso de Esperanto - 1986


Alessandro Bellucci
20-01-2021